Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 24

Luko 24:3-19

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.
4Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj;
5kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj?
6Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraŭ en Galileo,
7dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon releviĝi.
8Kaj ili rememoris liajn vortojn;
9kaj reveninte de la tombo, ili rakontis ĉion tion al la dek unu kaj al ĉiuj ceteraj.
10Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj.
11Kaj tiuj vortoj ŝajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj.
12Sed Petro leviĝis kaj kuris al la tombo, kaj kliniĝinte, vidis la tolaĵojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.
13Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn.
14Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis.
15Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili.
16Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis.
17Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno.
18Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj?
19Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo;

Read Luko 24Luko 24
Compare Luko 24:3-19Luko 24:3-19