Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 3

Romanoj 3:9-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Kio do? ĉu ni nin senkulpigas? Tute ne: ĉar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke ĉiuj estas sub peko;
10kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu;
11Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion;
12Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu;
13Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;
14Ilia buŝo estas plena de malbenado kaj malico;
15Iliaj piedoj rapidas, por verŝi sangon;
16Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;
17Kaj vojon de paco ili ne konas;
18Antaŭ iliaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.

Read Romanoj 3Romanoj 3
Compare Romanoj 3:9-18Romanoj 3:9-18