Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj

Romanoj 12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo.
2Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.
3Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu.
4Ĉar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion,
5tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia.
6Sed havante donacojn diversajn laŭ la graco donita al ni, ĉu profetadon, ni profetu laŭ la mezuro de nia fido;
7aŭ servadon, ni laboru en nia servado; aŭ instruanto, en sia instruado;
8aŭ admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo.
9Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona.
10En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;
11en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;
12en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj;
13kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.
14Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu.
15Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj.
16Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin saĝaj.
17Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj.
18Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj.

19Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro.
20Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.
21Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.