Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 19

Luko 19:8-32

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.
9Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham.
10Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.
11Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.
12Li do diris: Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.
13Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min’ojn, kaj diris al ili: Negocadu, ĝis mi revenos.
14Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro reĝu super ni.
15Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado.
16Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min’o produktis dek min’ojn.
17Kaj li diris al li: Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj.
18Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min’o faris kvin min’ojn.
19Li diris ankaŭ al tiu: Vi ankaŭ estu super kvin urboj.
20Kaj alia venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min’o, kiun mi konservis, flankemetitan en viŝtuko;
21ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis.
22Li diris al li: El via propra buŝo mi vin juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis;
23kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu ĝin kun procento?
24Kaj li diris al la apudstarantoj: Forprenu de li la min’on, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek min’ojn.
25(Kaj ili diris al li: Sinjoro, li havas dek min’ojn.)
26Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.
27Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin antaŭ mi.
28Kaj tion dirinte, li ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem.
29Kaj kiam li alproksimiĝis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj,
30dirante: Iru en la kontraŭan vilaĝon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraŭ sidis; ĝin malligu kaj alkonduku.
31Kaj se iu demandos al vi: Kial vi ĝin malligas? parolu jene: La Sinjoro ĝin bezonas.
32Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, ĝuste kiel li diris al ili.

Read Luko 19Luko 19
Compare Luko 19:8-32Luko 19:8-32