Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 11

Johano 11:20-49

Help us?
Click on verse(s) to share them!
20Marta do, kiam ŝi eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraŭ sidis en la domo.
21Tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta.
22Sed eĉ nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi.
23Jesuo diris al ŝi: Via frato releviĝos.
24Marta diris al li: Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago.
25Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos,
26kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?
27Ŝi diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon.
28Kaj dirinte tion, ŝi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante: La Majstro ĉeestas, kaj vokas vin.
29Kaj ŝi, aŭdinte tion, leviĝis rapide kaj iris al li.
30(Sed Jesuo ankoraŭ ne eniris en la vilaĝon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.)
31La Judoj do, kiuj estis kun ŝi en la domo kaj konsolis ŝin, vidinte, ke Maria leviĝis subite kaj eliris, sekvis ŝin, dirante: Ŝi iras al la tombo, por plori tie.
32Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta.
33Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis,
34kaj diris: Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li: Sinjoro, venu kaj vidu.
35Jesuo larmis.
36La Judoj do diris: Jen kiel li lin amis!
37Sed kelkaj el ili diris: Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke ĉi tiu homo ne mortu?
38Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la tombo. Ĝi estis kaverno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono.
39Jesuo diris: Forprenu la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li: Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn.
40Jesuo diris al ŝi: Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?
41Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris: Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis.
42Kaj mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis.
43Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo: Lazaro, elvenu.
44Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.
45Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li.
46Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris.
47Tial la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris: Kion ni faras? ĉar ĉi tiu homo faras multajn signojn;
48se ni lasos lin tiel, ĉiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion.
49Sed unu el ili, Kajafas, ĉefpastro en tiu sama jaro, diris al ili: Vi scias nenion,

Read Johano 11Johano 11
Compare Johano 11:20-49Johano 11:20-49