Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 10

Luko 10:25-34

Help us?
Click on verse(s) to share them!
25Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
26Kaj li diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas?
27Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.
28Kaj li diris al li: Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos.
29Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo?
30Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.
31Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.
32Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.
33Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis,
34kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.

Read Luko 10Luko 10
Compare Luko 10:25-34Luko 10:25-34