1Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?
2Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis.
3Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj, Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo.
4Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.
5Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraŭ la lignajn plektaĵojn.
6Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.
7Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.
8Ili diris en sia koro: Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando.
9Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.
10Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?