Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 21

Josuo 21:26-44

Help us?
Click on verse(s) to share them!
26La nombro de ĉiuj urboj kun iliaj ĉirkaŭaĵoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek.
27Kaj al la Gerŝonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifuĝurbon por mortiginto Golan en Baŝan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Beeŝtera kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: du urbojn.
28Kaj de la tribo de Isaĥar: Kiŝjon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Dabrat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
29Jarmut kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, En-Ganim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
30Kaj de la tribo de Aŝer: Miŝal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Abdon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
31Ĥelkat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Reĥob kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
32Kaj de la tribo de Naftali: la rifuĝurbon por mortiginto Kedeŝ en Galileo kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Ĥamot-Dor kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Kartan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: tri urbojn.
33La nombro de ĉiuj urboj de la Gerŝonidoj, laŭ iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
34Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun: Jokneam kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Karta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
35Dimna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Nahalal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
36Kaj de la tribo de Ruben: Becer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Jahac kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
37Kedemot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Mefaat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
38Kaj de la tribo de Gad: la rifuĝurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Maĥanaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
39Ĥeŝbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Jazer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kune kvar urbojn.
40La nombro de ĉiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laŭ iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du.
41La nombro de ĉiuj urboj de la Levidoj meze de la posedaĵoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
42Tiuj urboj estis ĉiu urbo kun ĝiaj ĉirkaŭaĵoj; tiel estis kun ĉiuj tiuj urboj.
43Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li ĵuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi.
44Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe, konforme al ĉio, kion Li ĵuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el ĉiuj iliaj malamikoj rezistis antaŭ ili; ĉiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.

Read Josuo 21Josuo 21
Compare Josuo 21:26-44Josuo 21:26-44