1Ne fanfaronu pri la morgaŭa tago; Ĉar vi ne scias, kion naskos la tago.
2Alia vin laŭdu, sed ne via buŝo; Fremdulo, sed ne viaj lipoj.
3Peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo; Sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ.
4Kolero estas kruelaĵo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraŭ envio?
5Pli bona estas riproĉo nekaŝita, Ol amo kaŝita.
6Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.
7Sata animo malŝatas mieltavolon, Sed por malsata animo ĉio maldolĉa estas dolĉa.
8Kiel birdo, kiu forlasis sian neston, Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon.
9Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo.
10Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.
11Estu saĝa, mia filo, kaj ĝojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto.
12Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.