Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 87

Psalmaro 87:1-7

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.
2La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
3Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.
4Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis.
5Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
6La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis. Sela.
7Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.

Read Psalmaro 87Psalmaro 87
Compare Psalmaro 87:1-7Psalmaro 87:1-7