Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 147

Psalmaro 147:1-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Haleluja! Ĉar estas bone kanti al nia Dio, Ĉar agrabla estas la glorkantado.
2La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas.
3Li sanigas la korprematojn Kaj bandaĝas iliajn vundojn.
4Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.
5Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia saĝo estas nemezurebla.
6La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero.
7Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.
8Li kovras la ĉielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.
9Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.

Read Psalmaro 147Psalmaro 147
Compare Psalmaro 147:1-9Psalmaro 147:1-9