1Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.
2Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.
3Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
4Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.
5Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.