Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 4

Luko 4:29-43

Help us?
Click on verse(s) to share them!
29kaj leviĝinte, ili elĵetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por ĵeti lin malsupren.
30Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.
31Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;
32kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto.
33Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo,
34dirante: Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.
35Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.
36Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante: Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.
37Kaj famo pri li eliris al ĉiu loko de la tuta ĉirkaŭaĵo.
38Kaj leviĝinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri ŝi.
39Kaj starante super ŝi, li admonis la febron; kaj ĝi forlasis ŝin, kaj ŝi tuj leviĝis kaj servis al ili.
40Kaj ĉe la subiro de la suno ĉiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur ĉiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.
41Eliris ankaŭ demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante: Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, ĉar ili sciis, ke li estas la Kristo.
42Kaj kiam tagiĝis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin serĉis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili.
43Sed li diris al ili: Ankaŭ al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; ĉar por tio mi estas sendita.

Read Luko 4Luko 4
Compare Luko 4:29-43Luko 4:29-43