Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj

Juĝistoj 21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj la Izraelidoj ĵuris en Micpa, dirante: Neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido.
2Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie ĝis la vespero antaŭ Dio, kaj levis sian voĉon kaj forte ploris,
3kaj diris: Kial, ho Eternulo, Dio de Izrael, fariĝis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu tribo?
4La morgaŭan tagon la popolo leviĝis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn.
5Kaj la Izraelidoj diris: Kiu homo el ĉiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? Ĉar estis farita granda ĵuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj.
6Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris: Forhakita estas hodiaŭ unu tribo el Izrael!
7kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni ĵuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj.
8Kaj ili diris: Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montriĝis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabeŝ en Gilead.
9Kaj oni reviziis la popolon, kaj montriĝis, ke tie estas neniu el la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead.
10Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene: Iru kaj mortigu per glavo la loĝantojn de Jabeŝ en Gilead, ankaŭ la virinojn kaj infanojn.
11Kaj tiel agu: ĉiun virseksulon, kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis kuŝejon de viro, ekstermu.
12Kaj ili trovis inter la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en Ŝilon, kiu estas en la lando Kanaana.
13Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj, kiuj estis ĉe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon.
14Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabeŝ en Gilead; sed ne estis sufiĉe por ili.
15Kaj la popolo bedaŭris pri Benjamen, ĉar la Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael.
16Kaj la plejaĝuloj de la komunumo diris: Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen.
17Kaj ili diris: La restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael;
18kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, ĉar la Izraelidoj ĵuris, dirante: Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon al Benjamenido.

19Sed ili diris: Jen ĉiujare estas festo de la Eternulo en Ŝilo, kiu estas norde de Bet-El, oriente de la vojo, kiu kondukas de Bet-El al Ŝeĥem, kaj sude de Lebona.
20Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene: Iru kaj faru insidon en la vinberĝardenoj;
21kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de Ŝilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinberĝardenoj kaj kaptu al vi ĉiu edzinon el la knabinoj de Ŝilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj.
22Kaj se venos iliaj patroj aŭ fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili: Pardonu nin pro ili; ĉar ni ne prenis por ĉiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj.
23Kaj tiel agis la Benjamenidoj, kaj prenis edzinojn laŭ sia nombro el la dancrondoj, rabinte ilin; kaj ili iris kaj revenis al sia posedaĵo kaj konstruis urbojn kaj ekloĝis en ili.
24Kaj en la sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, ĉiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj ĉiu foriris de tie al sia posedaĵo.
25En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.