Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj

Juĝistoj 9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Abimeleĥ, filo de Jerubaal, iris en Ŝeĥemon, al la fratoj de sia patrino, kaj ekparolis al ili kaj al la tuta familio de la domo de sia patrinpatro jene:
2Diru al la oreloj de ĉiuj loĝantoj de Ŝeĥem: Kio estas pli bona al vi, ĉu ke regu vin sepdek homoj, ĉiuj filoj de Jerubaal, aŭ ke regu vin unu homo? memoru ankaŭ, ke mi estas via osto kaj via karno.
3Kaj la fratoj de lia patrino diris pri li al la oreloj de ĉiuj loĝantoj de Ŝeĥem ĉiujn tiujn vortojn, kaj ilia koro inkliniĝis al Abimeleĥ; ĉar ili diris: Li estas nia frato.
4Kaj ili donis al li sepdek arĝentajn monerojn el la domo de Baal-Berit, kaj Abimeleĥ dungis per ili homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis lin.
5Kaj li venis en la domon de sia patro en Ofra, kaj mortigis siajn fratojn, la filojn de Jerubaal, sepdek homojn, sur unu ŝtono; restis Jotam, la plej juna filo de Jerubaal, ĉar li kaŝiĝis.
6Kaj kolektiĝis ĉiuj loĝantoj de Ŝeĥem kaj la tuta domo de Milo, kaj ili iris kaj faris Abimeleĥon reĝo, ĉe la kverko, kiu staras en Ŝeĥem.
7Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li iris kaj stariĝis sur la supro de la monto Gerizim, kaj laŭte ekkriis, kaj diris al ili: Aŭskultu min, loĝantoj de Ŝeĥem, kaj aŭskultos vin Dio.
8Iris la arboj, por sanktolei reĝon super si; kaj ili diris al la olivarbo: Reĝu super ni.
9Sed la olivarbo diris al ili: Ĉu mi perdis mian grason, per kiu estas honorataj Dio kaj homoj, ke mi iru vagi super la arboj?
10Kaj la arboj diris al la figarbo: Iru vi, reĝu super ni.
11Sed la figarbo diris al ili: Ĉu mi perdis mian dolĉecon kaj miajn bonajn fruktojn, ke mi iru vagi super la arboj?
12Kaj la arboj diris al la vinberujo: Iru vi, reĝu super ni.
13Sed la vinberujo diris al ili: Ĉu mi perdis mian moston, kiu gajigas Dion kaj homojn, ke mi iru vagi super la arboj?
14Tiam ĉiuj arboj diris al la dornarbusto: Iru vi, reĝu super ni.
15Kaj la dornarbusto diris al la arboj: Se vere vi sanktoleas min kiel reĝon super vi, tiam venu, ŝirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon.
16Nun ĉu vi agis ĝuste kaj juste, reĝigante Abimeleĥon? kaj ĉu vi agis bone rilate Jerubaalon kaj lian domon, kaj ĉu vi agis kun li konforme al lia merito?
17Mia patro batalis pro vi kaj ne ŝatis sian vivon kaj savis vin el la manoj de Midjan;
18kaj vi leviĝis nun kontraŭ la domon de mia patro, kaj mortigis liajn filojn, sepdek homojn, sur unu ŝtono, kaj Abimeleĥon, filon de lia sklavino, vi reĝigis super la loĝantoj de Ŝeĥem, pro tio, ke li estas via frato.

19Se ĝuste kaj juste vi agis nun rilate Jerubaalon kaj lian domon, tiam ĝoju pri Abimeleĥ, kaj li ankaŭ ĝoju pri vi.
20Sed se ne, tiam eliru fajro el Abimeleĥ kaj forbruligu la loĝantojn de Ŝeĥem kaj la domon de Milo; kaj fajro eliru el la loĝantoj de Ŝeĥem kaj el la domo de Milo kaj forbruligu Abimeleĥon.
21Kaj Jotam forkuris kaj forsavis sin kaj iris en Beeron kaj ekloĝis tie pro timo antaŭ sia frato Abimeleĥ.
22Kaj Abimeleĥ regis super Izrael tri jarojn.
23Kaj Dio venigis malbonan spiriton inter Abimeleĥ kaj la loĝantoj de Ŝeĥem; kaj la loĝantoj de Ŝeĥem perfidis Abimeleĥon,
24por ke la krimo pri la sepdek filoj de Jerubaal kaj ilia sango venu sur Abimeleĥon, ilian fraton, kiu mortigis ilin, kaj sur la loĝantojn de Ŝeĥem, kiuj subtenis liajn manojn, por ke li mortigu siajn fratojn.
25Kaj la loĝantoj de Ŝeĥem starigis kontraŭ li insidantojn sur la suproj de la montoj, kaj ili prirabadis ĉiun, kiu pasis preter ili sur la vojo. Kaj oni diris tion al Abimeleĥ.
26Kaj venis Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj, kaj ili iris tra Ŝeĥem; kaj fidis lin la loĝantoj de Ŝeĥem.
27Kaj ili eliris sur la kampon kaj ŝirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj manĝis kaj drinkis kaj malbenis Abimeleĥon.
28Kaj Gaal, filo de Ebed, diris: Kiu estas Abimeleĥ, kaj kio estas Ŝeĥem, ke ni servu al li? li estas ja filo de Jerubaal, kaj Zebul estas lia oficisto. Servu al la homoj de Ĥamor, patro de Ŝeĥem, sed al tiu kial ni servu?
29Se iu donus ĉi tiun popolon en miajn manojn, mi forpelus Abimeleĥon. Kaj oni diris al Abimeleĥ: Plimultigu vian militistaron, kaj eliru.
30Kiam Zebul, la estro de la urbo, aŭdis la vortojn de Gaal, filo de Ebed, lia kolero ekflamis.
31Kaj li sendis ruze senditojn al Abimeleĥ, por diri: Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en Ŝeĥemon kaj ribeligas la urbon kontraŭ vi;
32tial leviĝu en la nokto, vi kaj la popolo, kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la kampo;
33kaj matene, kiam leviĝos la suno, leviĝu frue, kaj ataku la urbon; kaj kiam li kaj la popolo, kiu estas kun li, eliros al vi, tiam faru al li, kion via mano povos.
34Kaj Abimeleĥ, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, leviĝis en la nokto, kaj faris apud Ŝeĥem embuskon el kvar taĉmentoj.
35Kaj Gaal, filo de Ebed, eliris kaj stariĝis ĉe la pordego de la urbo; kaj Abimeleĥ, kaj la popolo, kiu estis kun li, leviĝis el la embusko.
36Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebul: Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris al li: La ombro de la montoj ŝajnas al vi homoj.

37Kaj Gaal parolis plue, kaj diris: Jen popolo malsupreniras de la altaĵo, kaj unu taĉmento venas laŭ la vojo de la kverko de sorĉistoj.
38Tiam Zebul diris al li: Kie nun estas via buŝo, kiu diris: Kiu estas Abimeleĥ, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun vi malŝatis; nun eliru, kaj batalu kontraŭ ĝi.
39Kaj Gaal eliris, havante post si la loĝantojn de Ŝeĥem, kaj ekbatalis kontraŭ Abimeleĥ.
40Kaj Abimeleĥ ekpelis lin, kaj li forkuris, kaj falis multe da mortigitoj ĝis la pordego mem.
41Kaj Abimeleĥ restis en Aruma; kaj Zebul elpelis Gaalon kaj liajn fratojn, ke ili ne loĝu en Ŝeĥem.
42En la sekvanta tago la popolo eliris sur la kampon. Kaj oni diris tion al Abimeleĥ.
43Kaj li prenis sian militistaron kaj dividis ĝin en tri taĉmentojn kaj faris embuskon sur la kampo. Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li leviĝis kontraŭ ili kaj batis ilin.
44Kaj Abimeleĥ, kaj la taĉmentoj, kiuj estis kun li, atakis kaj stariĝis antaŭ la pordego de la urbo; kaj du taĉmentoj atakis ĉiujn, kiuj estis sur la kampo, kaj mortigis ilin.
45Kaj Abimeleĥ batalis kontraŭ la urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj mortigis la popolon, kiu estis en ĝi; kaj li detruis la urbon kaj semis sur ĝia loko salon.
46Kiam tion aŭdis ĉiuj loĝantoj de la turo de Ŝeĥem, ili foriris en la fortikaĵon de la dio Berit.
47Kaj oni diris al Abimeleĥ, ke kolektiĝis ĉiuj loĝantoj de la turo de Ŝeĥem.
48Tiam Abimeleĥ iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj Abimeleĥ prenis hakilon en sian manon kaj dehakis branĉon de arbo kaj prenis ĝin kaj metis ĝin sur sian ŝultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li: Kion vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi.
49Kaj ankaŭ ĉiuj el la tuta popolo dehakis branĉojn kaj iris post Abimeleĥ kaj almetis al la fortikaĵo kaj ekbruligis per ili la fortikaĵon per fajro; kaj mortis ankaŭ ĉiuj homoj de la turo de Ŝeĥem, ĉirkaŭ mil viroj kaj virinoj.
50Kaj Abimeleĥ iris al Tebec kaj sieĝis Tebecon kaj prenis ĝin.
51Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris ĉiuj viroj kaj virinoj kaj ĉiuj loĝantoj de la urbo, kaj enŝlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo.
52Kaj Abimeleĥ venis al la turo kaj sieĝis ĝin, kaj aliris al la pordo de la turo, por forbruligi ĝin per fajro.
53Tiam iu virino ĵetis muelŝtonon sur la kapon de Abimeleĥ kaj rompis al li la kranion.
54Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn batalilojn, kaj diris al li: Eltiru vian glavon kaj mortigu min, por ke oni ne diru pri mi: Virino lin mortigis. Kaj lia junulo lin trapikis, kaj li mortis.

55Kaj la Izraelidoj vidis, ke Abimeleĥ mortis, kaj ili iris ĉiu al sia loko.
56Tiel Dio repagis la malbonagon de Abimeleĥ, kiun ĉi tiu faris rilate sian patron, mortigante siajn sepdek fratojn.
57Kaj la tutan malbonagon de la loĝantoj de Ŝeĥem Dio revenigis sur ilian kapon; kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.