Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj

Juĝistoj 10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Post Abimeleĥ leviĝis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isaĥarido. Li loĝis en Ŝamir, sur la monto de Efraim.
2Kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en Ŝamir.
3Post li leviĝis Jair, Gileadano, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek du jaroj.
4Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; ĝis nun oni ilin nomas Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead.
5Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.
6Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filiŝtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li.
7Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la Amonidoj.
8Kaj ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek ok jaroj, ĉiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead.
9Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaŭ kontraŭ Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata.
10Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante: Ni pekis antaŭ Vi, ĉar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj.
11Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filiŝtoj.
12Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj;
13kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin.
14Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.
15Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo: Ni pekis; faru al ni ĉion, kio plaĉas al Vi; nur savu nin hodiaŭ.
16Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.
17Kaj kolektiĝis la Amonidoj kaj stariĝis tendare en Gilead; kolektiĝis ankaŭ la Izraelidoj kaj stariĝis tendare en Micpa.
18Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj: Kiu komencos batalon kontraŭ la Amonidoj, tiu estos estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead.