Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 2 Kroniko

2 Kroniko 36

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1La popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro en Jerusalem.
2La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem.
3La reĝo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro.
4Kaj la reĝo de Egiptujo ekreĝigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj ŝanĝis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoaĥaz Neĥo prenis kaj forkondukis en Egiptujon.
5La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio.
6Kontraŭ lin iris Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ligis lin per ĉenoj, por forkonduki lin en Babelon.
7Kaj parton el la vazoj de la domo de la Eternulo Nebukadnecar transportis en Babelon kaj metis ilin en sian templon en Babel.
8La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindaĵoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin.
9La aĝon de ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo.
10Kiam la jaro finiĝis, la reĝo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija reĝo super Judujo kaj Jerusalem.
11La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem.
12Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio. Li ne humiliĝis antaŭ Jeremia, kiu profetis laŭ la vortoj de la Eternulo.
13Li defalis ankaŭ de la reĝo Nebukadnecar, kiu ĵurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael.
14Ankaŭ ĉiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al ĉiuj abomenindaĵoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem.
15La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, ĉar Li domaĝis Sian popolon kaj Sian loĝejon.
16Sed ili mokis la senditojn de Dio, malŝatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, ĝis la kolero de la Eternulo leviĝis kontraŭ Lian popolon tiel, ke saniĝo fariĝis ne ebla.
17Kaj Li venigis sur ilin la reĝon de la Ĥaldeoj, kaj ĉi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon: ĉio estis transdonita en lian manon.
18Kaj ĉiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la reĝo kaj de liaj altranguloj, ĉion li transportis en Babelon.

19Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj ĉiujn ĝiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn plej karajn objektojn ili neniigis.
20Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili fariĝis sklavoj por li kaj por liaj filoj, ĝis venis la regado de la Persoj;
21por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia: Ĝis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. Ĉar dum la tuta tempo de sia dezerteco ĝi havis sabaton, ĝis finiĝis sepdek jaroj.
22En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon:
23Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.