Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 10

Romanoj 10:8-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Sed kion ĝi diras? La afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas;
9ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos;
10ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo.
11Ĉar la Skribo diras: Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.
12Ĉar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, ĉar unu sama estas Sinjoro de ĉiuj, kaj estas riĉa por ĉiuj, kiuj lin vokas;
13ĉar: Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.
14Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto?
15kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite: Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!
16Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesuo diris: Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis?

Read Romanoj 10Romanoj 10
Compare Romanoj 10:8-16Romanoj 10:8-16