1Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.
2Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.
3Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
4Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.