Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 4

Luko 4:14-21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
14Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta ĉirkaŭaĵo.
15Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de ĉiuj.
16Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj stariĝis, por legi.
17Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:
18La spirito de la Eternulo estas sur mi, Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,
19Por proklami favorjaron de la Eternulo.
20Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis; kaj la okuloj de ĉiuj en la sinagogo atente lin rigardis.
21Kaj li ekparolis al ili: Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj.

Read Luko 4Luko 4
Compare Luko 4:14-21Luko 4:14-21