Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 23

Luko 23:18-53

Help us?
Click on verse(s) to share them!
18Sed amase ili kriis, dirante: Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;
19kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon.
20Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;
21sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin.
22Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos.
23Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.
24Kaj Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo.
25Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.
26Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti ĝin post Jesuo.
27Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li.
28Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.
29Ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.
30Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin.
31Ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?
32Kaj estis kondukataj kun li ankaŭ aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.
33Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.
34Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn.
35Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante: Aliajn li savis: li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.
36Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron,
37kaj dirante: Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin.
38Kaj estis ankaŭ surskribo super li: ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ.
39Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante: Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin.
40Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno.
41Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan.
42Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.
43Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.
44Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis;
45kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo.
46Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.
47Kaj kiam la centestro vidis la okazantaĵon, li gloris Dion, dirante: Ĉi tiu estis ja justulo.
48Kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston.
49Kaj ĉiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.
50Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa
51(li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,
52irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.
53Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis.

Read Luko 23Luko 23
Compare Luko 23:18-53Luko 23:18-53