Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 19

Luko 19:4-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie.
5Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo.
6Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje.
7Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti.
8Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.
9Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham.
10Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.
11Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.
12Li do diris: Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.

Read Luko 19Luko 19
Compare Luko 19:4-12Luko 19:4-12