Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 1

Johano 1:28-46

Help us?
Click on verse(s) to share them!
28Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.
29La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!
30Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
31Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
32Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li.
33Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.
34Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.
35Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj;
36kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio!
37Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon.
38Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas?
39Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili restis ĉe li tiun tagon; estis ĉirkaŭ la deka horo.
40Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro.
41Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).
42Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).
43La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min.
44Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro.
45Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.
46Kaj Natanael diris al li: Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li: Venu kaj vidu.

Read Johano 1Johano 1
Compare Johano 1:28-46Johano 1:28-46