Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Jeĥezkel

Jeĥezkel 33

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2Ho filo de homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili: Se Mi venigos glavon kontraŭ iun landon, kaj la popolo de la lando prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin ĉe si kiel observanton;
3kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraŭ la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon;
4kaj se iu, aŭdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo:
5li aŭdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon.
6Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu: tiam ĉi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto.
7Kaj nun, ho filo de homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos el Mia buŝo vorton, avertu ilin en Mia nomo.
8Kiam Mi diros pri la malvirtulo: Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraŭ lia konduto: tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.
9Sed se vi avertis la malvirtulon kontraŭ lia konduto, ke li deturnu sin de ĝi, kaj li ne deturnis sin de sia konduto: tiam li mortos pro sia malvirteco kaj vi savos vian vivon.
10Kaj vi, ho filo de homo, diru al la domo de Izrael: Vi diras: Niaj kulpoj kaj pekoj estas sur ni, kaj de ili ni konsumiĝas; kiel do ni povas vivi?
11Diru do al ili: Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu, ho domo de Izrael?
12Kaj vi, ho filo de homo, diru al la filoj de via popolo: La virteco de virtulo ne savos lin en la tago de lia krimo, kaj malvirtulo ne falos pro sia malvirteco en la tago, kiam li deturnos sin de sia malvirteco; tiel same virtulo en la tago de sia peko ne povas resti vivanta kun ĝi.
13Se Mi diros al la virtulo, ke li vivos, kaj li, fidante sian virtecon, faros krimon: tiam lia tuta virteco ne estos memorata, kaj li mortos pro sia krimo, kiun li faris.
14Kaj se Mi diros al la malvirtulo, ke li mortos, sed li deturnos sin de sia peko kaj agados juste kaj virte;
15se la malvirtulo redonos la garantiaĵon, repagos la rabitaĵon, agados laŭ la leĝoj de la vivo, ne farante malbonagojn: tiam li restos vivanta kaj ne mortos.
16Ĉiuj liaj pekoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj: li agas juste kaj virte, kaj tial li restos vivanta.
17Dume la filoj de via popolo diras: Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne ĝusta.
18Se virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro ili;

19kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta.
20Kaj vi diras: Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Ĉiun el vi Mi juĝas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael.
21En la dek-dua jaro de nia forkaptiteco, en la kvina tago de la deka monato, venis al mi forsaviĝinto el Jerusalem, kaj diris: La urbo estas disbatita.
22Sed la mano de la Eternulo aperis super mi en la vespero antaŭ la veno de la forsaviĝinto, kaj malfermis mian buŝon, antaŭ ol tiu venis al mi matene; kaj mia buŝo malfermiĝis, kaj mi ne plu devis silenti.
23Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
24Ho filo de homo! la loĝantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele: Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredaĵo.
25Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi manĝas kun sango, kaj viajn okulojn vi levas al viaj idoloj, kaj sangon vi verŝas; kaj tamen vi volas posedi la landon?
26Vi apogas vin sur via glavo, vi faras abomenindaĵon, vi malpurigas unu la edzinon de la alia; kaj tamen vi volas posedi la landon?
27Diru al ili jenon: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel Mi vivas, tiuj, kiuj troviĝas sur la ruinoj, falos de glavo; kiu estas sur la kampo, tiun Mi transdonos kiel manĝaĵon al la bestoj; kaj tiuj, kiuj estas en fortikaĵoj kaj en kavernoj, mortos de pesto.
28Kaj Mi faros la landon absoluta dezerto, kaj malaperos ĝia fiera forto; kaj la montoj de Izrael dezertiĝos tiel, ke neniu tie pasos.
29Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi plene dezertigos la landon pro ĉiuj iliaj abomenindaĵoj, kiujn ili faris.
30Kaj koncerne vin, ho filo de homo, la filoj de via popolo interparolas pri vi ĉe la muroj kaj ĉe la pordoj de la domoj, kaj unu al la alia parolas jene: Iru, kaj aŭskultu, kia estas la vorto, kiu eliris de la Eternulo!
31Kaj ili venas al vi kiel al popola kunveno, kaj Mia popolo sidiĝas antaŭ vi, kaj aŭskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin; ĉar voluptajn kantojn ili faras el tio en siaj buŝoj, kaj ilia koro celas nur profiton.
32Vi estas por ili kiel volupta kanto, kiel homo kun bela voĉo kaj bone kantanta; ili aŭskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin.
33Sed kiam plenumiĝos tio, kio devas plenumiĝi, tiam ili ekscios, ke profeto estis meze de ili.