Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Jeĥezkel

Jeĥezkel 28

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke via koro fieriĝis, kaj vi diris: Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;
3kvazaŭ vi estus pli saĝa ol Daniel kaj nenio estus kaŝita antaŭ vi;
4kvazaŭ per via saĝeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj arĝenton en vian trezorejon;
5kvazaŭ per via granda saĝeco en via komercado vi grandigus vian riĉecon, kaj via koro fieriĝis pro via riĉeco:
6pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar vi rigardas vian koron kiel koron de dio,
7tial jen Mi venigos kontraŭ vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ la belaĵojn de via saĝeco kaj malaperigos vian brilon.
8En pereon ili puŝos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de buĉitoj.
9Ĉu antaŭ via mortiganto vi diros: Mi estas dio; dum vi estas ne dio, sed homo en la mano de via mortiganto?
10Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
11Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
12Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la reĝo de Tiro, kaj diru al li: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi estas sigelo de perfekteco, plena de saĝo kaj plej alta grado de beleco.
13Vi estis en Eden, la ĝardeno de Dio; ĉiaspecaj multekostaj ŝtonoj vin kovris: rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; ĉio estis preta en la tago de via kreiĝo.
14Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj ŝtonoj.
15Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreiĝo, ĝis troviĝis en vi malbonago.
16Pro la grandeco de via komercado via interno pleniĝis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi deĵetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj ŝtonoj.
17De via beleco fieriĝis via koro, pro via majesteco vi perdis vian saĝon; tial Mi ĵetos vin sur la teron kaj faros vin mokataĵo antaŭ la reĝoj.
18Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaŭ la okuloj de ĉiuj viaj vidantoj.

19Ĉiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.
20Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
21Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Cidon, kaj profetu pri ĝi,
22kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Cidon; kaj Mi gloriĝos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraŭ ĝi juĝon kaj montros sur ĝi Mian sanktecon.
23Mi sendos sur ĝin peston, kaj sangoverŝadon sur ĝiajn stratojn, kaj falos en ĝi mortigitoj de glavo, kiu estos direktita kontraŭ ĝin de ĉiuj flankoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
24Kaj ĝi ne plu estos por la domo de Izrael pikanta dorno nek doloriganta pikilo pli ol ĉiuj malbondezirantaj najbaroj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
25Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam Mi kolektos la domon de Izrael el la popoloj, inter kiujn ĝi estis disĵetita, kaj montros sur ĝi Mian sanktecon antaŭ la okuloj de la nacioj, tiam ili loĝos sur sia tero, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob.
26Kaj ili loĝos sur ĝi sendanĝere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinberĝardenojn; jes, ili loĝos en sendanĝereco, kiam Mi faros juĝon kontraŭ ĉiuj iliaj malbondezirantoj ĉirkaŭ ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.