Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 18

1 Reĝoj 18:36-46

Help us?
Click on verse(s) to share them!
36Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris: Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaŭ oni eksciu, ke Vi estas Dio ĉe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laŭ Via vorto mi faris ĉion ĉi tion.
37Aŭskultu min, ho Eternulo, aŭskultu min, por ke ĉi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.
38Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la ŝtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis.
39Kiam la tuta popolo tion vidis, ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.
40Tiam Elija diris al ili: Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili saviĝu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kiŝon kaj buĉis ilin tie.
41Kaj Elija diris al Aĥab: Iru, manĝu kaj trinku, ĉar aŭdiĝas bruo de pluvo.
42Kaj Aĥab iris, por manĝi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj kliniĝis al la tero kaj metis sian vizaĝon inter siajn genuojn.
43Kaj li diris al sia junulo: Iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris: Estas nenio. Kaj li diris: Iru denove, sep fojojn.
44En la sepa fojo tiu diris: Jen malgranda nubo, kiel manplato de homo, leviĝas de la maro. Tiam li diris: Iru, diru al Aĥab: Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo.
45Dume de momento al momento la ĉielo mallumiĝis de nuboj kaj vento, kaj fariĝis granda pluvo. Kaj Aĥab ekveturis kaj direktis sin al Jizreel.
46Kaj la mano de la Eternulo estis super Elija. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris antaŭ Aĥab ĝis Jizreel.

Read 1 Reĝoj 181 Reĝoj 18
Compare 1 Reĝoj 18:36-461 Reĝoj 18:36-46