13Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.
14La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;
15Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.
16Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;
17Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.
18Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.