Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 4:13-18 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 4:13-18 in Londona Biblio

13 Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.
14 La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;
15 Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.
16 Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;
17 Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.
18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
Sentencoj 4 in Londona Biblio