Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 23

Sentencoj 23:26-35

Help us?
Click on verse(s) to share them!
26Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj.
27Ĉar malĉastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto.
28Ŝi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn.
29Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj?
30Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon.
31Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras:
32En la fino ĝi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro.
33Viaj okuloj vidos fremdaĵojn, Kaj via koro parolos malĝustaĵojn.
34Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto.
35Ili batis min, sed ĝi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekiĝos, mi denove tion serĉos.

Read Sentencoj 23Sentencoj 23
Compare Sentencoj 23:26-35Sentencoj 23:26-35