Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 23:26-35 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 23:26-35 in Londona Biblio

26 Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj.
27 Ĉar malĉastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto.
28 Ŝi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn.
29 Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj?
30 Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon.
31 Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras:
32 En la fino ĝi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro.
33 Viaj okuloj vidos fremdaĵojn, Kaj via koro parolos malĝustaĵojn.
34 Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto.
35 Ili batis min, sed ĝi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekiĝos, mi denove tion serĉos.
Sentencoj 23 in Londona Biblio