1Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredaĵon kun Izrael: la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenaĵon ili manĝados.
2Heredaĵon ili ne havos inter siaj fratoj: la Eternulo estas ilia heredaĵo, kiel Li diris al ili.
3Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la oferbuĉantoj de bovo aŭ ŝafo: oni donu al la pastro la ŝultron kaj la makzelojn kaj la stomakon;
4la unuaaĵon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaaĵon de la tonditaĵo de viaj ŝafoj donu al li.
5Ĉar lin elektis la Eternulo, via Dio, el ĉiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en ĉiu tempo.
6Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie li loĝas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la loko, kiun elektos la Eternulo,
7kaj li servos en la nomo de la Eternulo, lia Dio, kiel ĉiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras tie antaŭ la Eternulo:
8tiam ili manĝu egalajn partojn, krom tio, kion donas al li la vendo de la patra havo.
9Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenaĵoj de tiuj popoloj:
10ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto,
11nek subĵurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj;
12ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi.
13Senmakula estu antaŭ la Eternulo, via Dio;
14ĉar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, aŭskultas antaŭdiristojn kaj aŭguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.
15Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu,
16konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb en la tago de la kunveno, dirante: Mi ne aŭdu plu la voĉon de la Eternulo, mia Dio, kaj ĉi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.
17Kaj la Eternulo diris al mi: Bona estas tio, kion ili diris.
18Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon, kaj li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li.
19Kaj se iu homo ne aŭskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.
20Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aŭ kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu.
21Kaj se vi diros en via koro: Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo?
22Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos — tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.