Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 6

Psalmaro 6:1-7

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu.
2Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
3Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?
4Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.
5Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin?
6Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.
7Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.

Read Psalmaro 6Psalmaro 6
Compare Psalmaro 6:1-7Psalmaro 6:1-7