Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 3

Luko 3:3-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Kaj li venis en la tutan regionon ĉirkaŭ Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj,
4kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.
5Ĉiu valo leviĝos, Kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos, Kaj la malebenaĵo fariĝos ebenaĵo, Kaj la malglataj vojoj glatiĝos;
6Kaj ĉiu karno vidos la savon de Dio.
7Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?
8Donu do fruktojn taŭgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham.
9Kaj la hakilo jam kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron.
10Kaj la homamasoj lin demandis, dirante: Kion do ni faru?

Read Luko 3Luko 3
Compare Luko 3:3-10Luko 3:3-10