Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 10

Luko 10:4-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Ne portu monujon, nek saketon, nek ŝuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.
5Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo.
6Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, ĝi revenos al vi.
7Kaj en tiu sama domo restu, manĝante kaj trinkante tion, kion ili havas; ĉar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon.
8Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, manĝu tion, kion oni metos antaŭ vin;
9kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili: La regno de Dio alproksimiĝis al vi.
10Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur ĝiajn stratojn, kaj diru:
11Eĉ la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni deviŝas kontraŭ vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimiĝis al vi.
12Mi diras al vi: Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.
13Ve al vi, Ĥorazin! ve al vi, Betsaida! ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj fariĝis en vi, ili jam antaŭ longe pentus, sidante en sakaĵo kaj cindro.
14Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la juĝado, ol por vi.
15Kaj vi, Kapernaum, ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades.
16Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas; kaj kiu min malŝatas, tiu malŝatas Tiun, kiu min sendis.
17Kaj la sepdek revenis kun ĝojo, dirante: Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni per via nomo.
18Kaj li diris al ili: Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo.
19Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.
20Tamen ne ĝoju pri tio, ke la spiritoj submetiĝis al vi; sed ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.

Read Luko 10Luko 10
Compare Luko 10:4-20Luko 10:4-20