Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 10:4-20 in Esperanto

Help us?

Luko 10:4-20 in Londona Biblio

4 Ne portu monujon, nek saketon, nek ŝuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.
5 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo.
6 Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, ĝi revenos al vi.
7 Kaj en tiu sama domo restu, manĝante kaj trinkante tion, kion ili havas; ĉar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon.
8 Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, manĝu tion, kion oni metos antaŭ vin;
9 kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili: La regno de Dio alproksimiĝis al vi.
10 Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur ĝiajn stratojn, kaj diru:
11 Eĉ la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni deviŝas kontraŭ vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimiĝis al vi.
12 Mi diras al vi: Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.
13 Ve al vi, Ĥorazin! ve al vi, Betsaida! ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj fariĝis en vi, ili jam antaŭ longe pentus, sidante en sakaĵo kaj cindro.
14 Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la juĝado, ol por vi.
15 Kaj vi, Kapernaum, ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades.
16 Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas; kaj kiu min malŝatas, tiu malŝatas Tiun, kiu min sendis.
17 Kaj la sepdek revenis kun ĝojo, dirante: Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni per via nomo.
18 Kaj li diris al ili: Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo.
19 Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.
20 Tamen ne ĝoju pri tio, ke la spiritoj submetiĝis al vi; sed ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.
Luko 10 in Londona Biblio