Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 14

Josuo 14:9-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Kaj Moseo ĵuris en tiu tago, dirante: La tero, sur kiu paŝis via piedo, estos posedaĵo por vi kaj por viaj filoj eterne, ĉar vi obeis la Eternulon, mian Dion.
10Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la aĝon de okdek kvin jaroj.
11Ankoraŭ hodiaŭ mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri.
12Donu do al mi nun ĉi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; ĉar vi aŭdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo.
13Tiam Josuo benis lin, kaj donis Ĥebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedaĵon.
14Tial Ĥebron fariĝis posedaĵo de Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, ĝis la nuna tago; pro tio, ke li obeis la Eternulon, Dion de Izrael.
15Kaj la nomo de Ĥebron antaŭe estis urbo de Arba, granda homo inter la Anakidoj. Kaj la tero trankviliĝis de milito.

Read Josuo 14Josuo 14
Compare Josuo 14:9-15Josuo 14:9-15