Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 14:9-15 in Esperanto

Help us?

Josuo 14:9-15 in Londona Biblio

9 Kaj Moseo ĵuris en tiu tago, dirante: La tero, sur kiu paŝis via piedo, estos posedaĵo por vi kaj por viaj filoj eterne, ĉar vi obeis la Eternulon, mian Dion.
10 Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la aĝon de okdek kvin jaroj.
11 Ankoraŭ hodiaŭ mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri.
12 Donu do al mi nun ĉi tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; ĉar vi aŭdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos ilin, kiel diris la Eternulo.
13 Tiam Josuo benis lin, kaj donis Ĥebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedaĵon.
14 Tial Ĥebron fariĝis posedaĵo de Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, ĝis la nuna tago; pro tio, ke li obeis la Eternulon, Dion de Izrael.
15 Kaj la nomo de Ĥebron antaŭe estis urbo de Arba, granda homo inter la Anakidoj. Kaj la tero trankviliĝis de milito.
Josuo 14 in Londona Biblio