Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Ijob - Ijob 1

Ijob 1:1-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.
2Al li naskiĝis sep filoj kaj tri filinoj.
3Lia brutaro konsistis el sep mil ŝafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la oriento.
4Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de ĉiu el ili, ĉiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por manĝi kaj trinki kun ili.
5Kaj ĉiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li leviĝis frue matene kaj alportis bruloferojn laŭ la nombro de ili ĉiuj; ĉar, diris Ijob: Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob ĉiam.
6Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis inter ili ankaŭ Satano.
7Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi.
8Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon.

Read Ijob 1Ijob 1
Compare Ijob 1:1-8Ijob 1:1-8