28Ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj, Ne bruligante siajn piedojn?
29Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno.
30Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto, Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas;
31Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas.
32Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensaĝa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;
33Batojn kaj malhonoron li ricevas, Kaj lia honto ne elviŝiĝas;
34Ĉar furiozas la ĵaluzo de la edzo; Kaj li ne indulgas en la tempo de la venĝo.