1Vortoj de la reĝo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.
2Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj!
3Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de reĝoj.
4Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn.
5Ĉar drinkinte, ili povas forgesi la leĝojn, Kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj.