6Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj ĝojas.
7Virtulo penas ekkoni la aferon de malriĉuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni.
8Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed saĝuloj kvietigas koleron.
9Se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, Tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon.
10Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo.
11Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo; Sed saĝulo ĝin retenas.
12Se reganto atentas mensogon, Tiam ĉiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.
13Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ.
14Se reĝo juĝas juste malriĉulojn, Lia trono fortikiĝas por ĉiam.
15Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.
16Kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.
17Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos ĝojon al via animo.
18Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo fariĝas sovaĝa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn.
19Per vortoj sklavo ne instruiĝas; Ĉar li komprenas, sed ne obeas.
20Ĉu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
21Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotiĝado, Li poste fariĝas neregebla.
22Kolerema homo kaŭzas malpacojn, Kaj flamiĝema kaŭzas multajn pekojn.
23La fiereco de homo lin malaltigos; Sed humilulo atingos honoron.
24Kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon; Li aŭdas la ĵuron kaj nenion diras.
25Timo antaŭ homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas ŝirmita.
26Multaj serĉas favoron de reganto; Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo.
27Maljusta homo estas abomenaĵo por virtuloj; Kaj kiu iras la ĝustan vojon, tiu estas abomenaĵo por malvirtulo.