9Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.
10Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.
11Se ili diros: Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn;
12Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;
13Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn, Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo;
14Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni ĉiuj:
15Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,
16Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por verŝi sangon.