Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 19

Sentencoj 19:3-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Malsaĝeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon.
4Riĉeco donas multon da amikoj; Sed malriĉulo estas forlasata de sia amiko.
5Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos.
6Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.
7Ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; Tiom pli malproksimiĝas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj.
8Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon.
9Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.
10Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj.
11Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.

Read Sentencoj 19Sentencoj 19
Compare Sentencoj 19:3-11Sentencoj 19:3-11