20De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj.
21Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.
22Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.