1La Eternulo reĝas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.
2La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.
3Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.
4Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
5Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta.