Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 7

Psalmaro 7:7-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; Kaj super ili reiru supren.
8La Eternulo juĝas popolojn. Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco.
9Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio!
10Mia ŝildo estas ĉe Dio, Kiu savas piajn korojn.
11Dio estas juĝanto justa, Kaj Dio minacanta ĉiutage.
12Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon, Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin.
13Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj.
14Jen tiu gravediĝis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.
15Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.
16Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo.

Read Psalmaro 7Psalmaro 7
Compare Psalmaro 7:7-16Psalmaro 7:7-16