Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 76

Psalmaro 76:5-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.
6De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo.
7Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero?
8El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; La tero ektimis kaj eksilentis,
9Kiam Dio leviĝis, por juĝi, Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. Sela.
10Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.

Read Psalmaro 76Psalmaro 76
Compare Psalmaro 76:5-10Psalmaro 76:5-10