Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 76:5-10 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 76:5-10 in Londona Biblio

5 Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.
6 De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo.
7 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero?
8 El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; La tero ektimis kaj eksilentis,
9 Kiam Dio leviĝis, por juĝi, Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. Sela.
10 Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.
Psalmaro 76 in Londona Biblio