Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 48

Psalmaro 48:2-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Bela altaĵo, ĝojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Reĝo.
3Dio estas konata en ĝiaj palacoj, kiel rifuĝejo.
4Jen kolektiĝis la reĝoj, Sed ĉiuj kune foriris.
5Ili vidis kaj ekmiris, Konfuziĝis kaj forkuris.
6Teruro ilin atakis, Tremo, kiel ĉe akuŝantino.
7Per orienta vento Vi ruinigis la ŝipojn de Tarŝiŝ.
8Kion ni aŭdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu ĝin por ĉiam! Sela.
9Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.
10Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano.
11Ĝoju la monto Cion, Ĝoju la filinoj de Jehuda, Pro Via juĝoj.
12Iru ĉirkaŭ Cion kaj ĉirkaŭrigardu ĝin, Kalkulu ĝiajn turojn.
13Atentu ĝiajn fortikaĵojn, Vizitu ĝiajn palacojn, Por ke vi rakontu al estonta generacio.
14Ĉar jen estas Dio, nia Dio, por ĉiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto ĝis la morto.

Read Psalmaro 48Psalmaro 48
Compare Psalmaro 48:2-14Psalmaro 48:2-14