2Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn.
3Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.
4Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.
5Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super ĉiu kalkulo.
6Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.
7Tiam mi diris: Jen mi venas; En la skribrulaĵo estas skribite pri mi.
8Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.
9Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias.
10Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda kunveno.
11Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.
12Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj, Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.
13Volu, ho Eternulo, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.
14Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
15Teruritaj estu de sia honto tiuj, Kiuj diras al mi: Ha, ha!
16Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; La amantoj de Via helpo diru ĉiam: Granda estas la Eternulo.
17Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.